HungaroMania 2023: estis bela!

HungaroMania 2023 finiĝis. Estis plena sukceso. Entute 200 homoj povis partopreni la eventon.
Espereble ankaŭ vi ĝuis ĝin!
Dankon al la organizintoj, la volontuloj, la prelegantoj kaj ĉiuj partoprenantoj!

Ĉu vi bedaŭrinde ne povis ĉeesti? Ne malĝoju: verŝajne sekvas plua eldono. Ankaŭ tiam rapida aliĝo nepras. Vi jam nun povas sciigi vian interesiĝon per la ĉi-suba formularo, ni tiam informos vin.

Kontaktu nin!

 ricevi aktualajn informojn
 proponi programeron por la sekva HungaroMania
 subteni ĉi tiun eventon (sponsoro, donaco)
 lerni la hungaran (instruas: Hedwig Gerits)
 ion alian proponi  HungaroMania rajtas kontakti min kun informoj pri sekvaj eventoj

Sekvu HungaroMania'n ankaŭ en Fejsbuko.

Kiuj

HungaroMania estas organizata de kerngrupo gvidata de Hedwig Gerits. Ili reprezentas respektive la Collegium Hungaricum, la instruistojn kaj la studentojn de la hungara lingvo. Marc Vanden Bempt reprezentas Esperanto 3000 vzw Leuven.

Tiun ĉi kerngrupon asistas aro da respondeculoj, en kaj ĉirkaŭ la tago mem helpataj de tre multaj lokaj kunlaborantoj.

Kune ili formas la laborgrupon "HungaroMania", ene de la aspc-kupolo de Esperanto 3000 vzw Leuven. Kun la kunlaboro de la urbo Loveno.