Programo 2023

Alvenu ekde la 10.00-a horo.

La tutan tagon de la 10.30-a ĝis la 20.30-a:


Ĉefa programo:


Prelegoj/Laborgrupoj (11.00 - 12.00):

Prelegoj/Laborgrupoj (12.15 - 13.15):

Prelegoj/Laborgrupoj (14.45 - 15.45):

Prelegoj/Laborgrupoj (16.00 - 17.00):

Prelegoj/Laborgrupoj (17.15 - 18.15):

Pliaj detaloj: prelegoj kaj laborgrupoj

Hoe kan mijn gsm in mijn zak 'zitten'?!
Hogyan 'ülhet' a telefonom a zsebemben?!

Kiel mia telefono povas 'sidi' en mia poŝo?!

Hargitai Lili estas studentino en la Collegium Hungaricum. En Budapest ŝi akiris la bazan diplomon pri nederlandistiko ĉe la Károli Gáspár Reformita Universitato, sian majstrodiploman pri Teoria lingvistiko ŝi akiris ĉe la Eötvös Loránd Scienca Universitato. En la kadro de la Erasmus-programo ŝi ankaŭ studis por la majstrodiplomon Lingvistiko ĉe la KU Leuven. Ŝia ĉefa esplortereno kaj intereso estas la nederlandlingva gramatiko, nuntempe ŝi prepariĝas al sia doktoreco.

Ŝia prelego montros aron da ecoj de la nederlandlingva gramatiko, kiuj prezentas malfacilaĵojn al la hungarlingvaj studentoj pri la nederlanda lingvo.
Kiel mia telefono povas 'sidi' en mia poŝo?! - Nederlandlingva gramatiko el hungara vidpunkto.
>> reen

Het verdrag van Trianon
La traktato de Trianon

Wim Vermeulen estas 40-jara kaj loĝas kun sia edzino kaj kvar infanoj en Lokeren. Post siaj studoj pri Moderna Historio ĉe la KULeuven li studis Aplikitan Ekonomion en Loveno kaj fiskan sciencon kaj majstron pri societa juro en Bruselo. Li jam pli ol 15 jarojn aktivas pri la belga kaj internacia fisko. Nuntempe li estas ĝenerala Fiskomanaĝero de la SD Worx Grupo. Historio restas lia pasio kun speciala prefero pri la mezepoko kaj la historio de Centra Eŭropo.

Wim rakontos pri la traktato de Trianon: ĉu ĝi post pli ol 100 jaroj iĝis historio aŭ ĉu ĝi daŭre aktualas?
>> reen

A holland mint idegen nyelv Magyarországon
Nederlands als vreemde taal in Hongarije

La nederlanda kiel fremda lingvo en Hungario

Dr. Márta Kántor-Faragó estas lingvisto (Ph.D.) kaj psikologo (majstro). Ŝi instruas la nederlandan (i.a. gramatikon, lingvistikon, tradukadon) en la Fakgrupo pri la Nederlanda de la Debrecena Universitato. Aldone ŝi instruas la nederlandan kiel fremda lingvo en la Bethlen Gábor Mezlernejo pri Ekonomio en Debrecen.

Tio lasta inspiras ŝin por la prelego pri la Nederlanda kiel fremda lingvo en Hungario.
>> reen

Beleco, eterna ĝojo

Bert Boon naskiĝis en 1948 en Molenbeersel. Li studis ĝermanan filologion en Gent kaj neŭrolingvistikon en Bruselo. De 1972 ĝis 2001 en mezlernejo de Tineno li instruis la germanan kaj nederlandan lingvojn. Li instruis Esperanton, estis fondinto/prezidanto de la Tinena grupo 'La Hirundo' kaj nun okupiĝas pri numismatiko (ENA).
Nur unu arta movado havis sian lulilon en Belgio, la art nouveau, sed kia movado! Ĝiaj influoj sentigis sin en la tuta Eŭropo kaj en la tuta amerika kontinento. Malkovru kial ĝi daŭre senbride fascinas homojn, montras ĉiujn Eŭropajn urbojn kiel feridestinon kaj kial ĝiaj artefaktoj tre alten soras en ĉiuj renomaj aŭkcioj!
>> reen

Ik schilder mijn koninklijk portret
Mi pentras mian reĝan portreton

Ĉu ankaŭ vi ĉiam volis senti vin hungara reĝ(in)o? Tiam jen via momento. En ĉi tiu laborgrupo ni imagas nin dum momento portretpentristo el la renesanca periodo. Ni lernas pri la protretpentrada arto kaj kial tiu tiom gravis. Pere de ekzemploj ni serĉas la ecojn de tiuj portretoj. Poste ni mem eklaboras per farbo kaj papero. Ni pozas en la spegulo kaj transformas nin mem en reĝ(in)on hungaran.

Mi estas Gala Verhavert . Mi estas artistino kiu volonte laboras per diversaj materialoj. Mi atingis majstrecon pri skulptarto en Vieno, Aŭstrio kaj ĉi tiun jaron ekas edukan majstrecon en Gento. Dum miaj laborgrupoj mi akompanas vin en mian fantazimondon. Iom post iom ni lernas pri koloro, paĝodivido, la arthistorio,...

Vi bonvenas ekde la aĝo de 5 jaroj! Ĉu ankaŭ vi venos?
>> reen

'Hungaria', egy gabona tároló a csatorna mentén és más kapcsolatok a magyar történelemmel
'Hungaria', grenstokejo apud la kanalo kaj aliaj rilatoj kun la hungara historio

Mi estas Wittlinger Gabriella kaj naskiĝis en Budapeŝto. En la Szeged-a universitato mi majstriĝis pri historio. Poste sekvis denove Budapest, sekve Londono kaj Bruselo. En 2011 mi unuafoje veturis en Belgio, baldaŭ pro la laboro de mia edzo ni ĉi tien transloĝiĝis, antaŭ pli ol dek jaroj. En 2018 mi naskigis projekton, en kiu kelkaj kolegoj kaj mi instruis historion al ekserlande vivantaj hungaraj infanoj kaj plenkreskuloj. Surbaze de propra instrumaterialo kaj laŭ la de mi ellaborita sistemo kaj strukturo. Mi kredas ke la historio ne estas nur bela sed ankaŭ utila scienco. Gravas koni ĝin. Komuna internacia sperto, kiu kiel ajn interligas nin.

Tial estis granda ĝojo al mi ke mi povis partopreni en projekto de la brusela Liszt instituto kaj la Hungara Ambasado kaj ke mi povis verki libron pri la historiaj rilatoj inter Belgio kaj Hungario, aperinta en 2022. Nuntempe ankaŭ mi loĝas kaj instruas en Bruselo, Schaarbeek, kune mia edzo kaj niaj tri filoj (10-, 5- kaj 1-jara).
>> reen

1000 jaar geschiedenis van Hongarije : wat valt op?
1000 jaroj da historio de Hungario: kio okulfrapas?

Vladimir Ronin doktoriĝis pri historio kaj majstriĝis pri Slava filologio. Li laboras kiel docento pri la rusa kaj landoscienco pri Rusio ĉe la KU Leuven en Antverpeno. Inter 2002 kaj 2007 li i.a. instruis la fakon Historio de Hungario. Surbaze de sia kurso li publikigis ĉe Garant la libron Historio de Hungario de Árpád ĝis Árpád Göncz (2003, nl).

Por historiisto kaj pli specife specialisto pri la historio de Centra Eŭropo la pasinto de Hungario tra la jarcentoj evidente tre similas tiun de la aliaj landoj en la regiono (Pollando, Ĉeĥio, Aŭstrio...). Sed jen kaj jan okulfrapas pluraj apartaj elementoj, kiuj distingas Hungarion de ĝiaj najbaroj. Superrigardo de la plej gravaj diferencoj povas interesi al la larĝa publiko.
>> vissza

Inleiding tot Esperanto
Enkonduko al Esperanto

Bart Demeyere estas civila inĝeniero pri komputilsciencoj. Li verkas retprogramojn kiuj iel rilatas al Esperanto kaj laboras pri programo por efike lerni (Esperanton, sed ankaŭ la francan, anglan, germanan kaj uzebla por ĉiu kono postulanta memoron). Li kreis retprogramon kiu serĉas tradukojn kaj klarigojn en pli ol 20 retvortaroj kaj programas la retbutikon de la Flandra Esperanto-Ligo.

Lian filon, nun 24-jara, li edukis en Esperanto kaj li do ĉiutage parolas Esperanton hejme. En Hungario li jam plurfoje estis por viziti geamikojn, amikinon, familikunvenojn aŭ kongreson, sed ĉiam en Esperanto.

En HungaroMania Bart prezentos klarigojn pri ĉi tiu artlingvo kaj mallongan enkondukan lecioneton. Li eliras de la rakonto pri la Ŝalmisto de Hamelin.
>> reen

La familio Soros kaj Esperanto

István Ertl (1965, Budapest) estas hungara/franca instruisto, tradukisto. De 1992 ĝis 2001 li laboris kiel redaktoro de la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio (Roterdamo), en 2002-2003 kiel informrespondeculo de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo (Bruselo), ekde 2003 kiel tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo (Luksemburgo).

Pri Esperanto li okupiĝas ekde 1977, pri ties literaturo ekde 1985. Esperantan literaturon li instruis ĉe la Universitato ELTE (Budapest) en 1990-1991 kaj instruas ekde 1999 ĉe la Universitato Adam Mickiewicz (Poznań). Li estas redaktoro de la jartriona revuo Beletra Almanako.

Dek jaroj en Roterdamo, kie naskiĝis du liaj infanoj, kreis ĉe li fortajn ligojn al la nederlandaj lingvo kaj kulturo.

La nomo 'Soros' eble neniun en Hungario lasas indiferenta, ofte ĝi provokas emociojn kaj eĉ koleron. Multaj scias - aŭ kredas scii - pri la plej fama nomportanto, Soros György. Malpli sciate estas ke la patro de György, Soros Tivadar (Teodoro Schwartz) estis fama esperantoparolanto, mecenato de la Esperanto-literaturo. En 2018 aperis en Budapeŝto 'Transvivi', lia duobla memorlibro pri lia militkaptiteco en Siberio kaj la pogromo en Budapeŝto. István Ertl, la tradukinto de la verko prezentos la libron, la familion, la epokon kaj la Esperanto-literaturon.
>> reen

Debrecen en de Lage Landen
Debrecen kaj la Malaltaj Landoj

Gert Loosen studis Ĝermanajn Lingvojn en Loveno kaj Mezepokajn studojn en Loveno, Heidelberg, Antverpeno kaj Bruselo. Post dek mezleernejoj, pluraj fabrikoj kaj aliaj bruaj laborejoj, li transloĝiĝis al Debrecen por iĝi prelegantode la Fakgrupo pri la nederlanda. Dume li tie atingis sian PhD kaj li sentas sin jam tute hejma en la 'en la suno vestita urbo', kie li organizas kulturajn eventojn kaj subtenas kaj kunevoluigas la internacian karakteron de la urbo.

Granda estis lia surprizo ke la urbo pri kiu li neniam aŭdis kaj la lando pri kiu li malmulton sciis, havis tiom da historiaj ligoj kun la Malaltaj Landoj.
Pritraktotaj en ĉi tiu prelego:

  • la peregrinusoj: kalvinismaj studentoj el Debrecen postlasas spuron da scio kaj scienco en la biblioteko de la Reformita Kolegio,
  • Michiel de Ruyter, Neerlans zeevaer (Nederlanda maristo) kaj hungara heroo, liberigas hungarajn pastrojn el la manoj de la reĝo de Napoli,
  • la Infantrajnoj post la unua mondmilito kaj Anneke Béber, kaj
  • nia Fakgrupo pri la nederlanda ĉe la Debrecena Universitato.
>> reen

La rilato inter la hungara ŝtato kaj la juda komunumo dum la jarcentoj
A magyar állam es a zsidóság viszonya az évszázadok tükrében

D-ro Petro Bogdan devenas el Nord-Hungario. Laŭ lia profesio li estas mezlerneja instruisto pri hungara lingvo kaj literaturo, sed li havas diplomon ankaŭ pri ĵurnalismo kaj doktoran titiolon pri eduka teorio.
Dum lia profesia kariero li instruis en diversaj alternativaj pedagogiaj modeloj, kiel ĵurnalisto skribis proksimume 340 artikolojn kaj verkis 47 sciencajn verkojn (inter ili 6 librojn kun kunaŭtoroj). Dum lia kariero li laboris dum ses jaroj ankaŭ en la Hungara Akademio de Sciencoj, prelegis en diversaj universitatoj en Hungario kaj eksterlande en Rumanio, Francio, Svedio kaj Islando. Nuntempe li laboras kaj vivas en Belgio, en Antverpeno, kiel FEL-oficisto.

Lia prezento rakontos la varian historion de la hungara juda komunumo, plena de pozitivaj trajtoj sed ankaŭ plena de luktoj.
>> reen

Meer dan aszú en bikavér - Leer Hongaarse wijnen kennen!
Pli ol aszú kaj bikavér - Konatiĝu kun hungaraj vinoj!

San Verhavert finstudies kiel magistro pri psikologio ĉe la KULeuven. Li doktoriĝis pri Instruscienco ĉe la Universitato Antverpena en 2018. Samjare li ekstudis vinistikon ĉe Syntra AB, dume partoprenis la konversacian hungaran kurson ĉe la CLT Leuven. Depost 2015 li edziĝis kun hungarino. Pere de ŝiaj gepatroj li ekkonis la varian mondon de la hungara vino.

La vinhistorio de Hungario jam reiras ĝis la romianoj. Hungario nuntempe havas 22 vinregionojn kaj uzas, krom internacioajn, ĉirkaŭ 10 enlandajn vinberrasojn por la vinproduktado. Pro la diverseco en fundo kaj mikroklimatoj en Hungario troviĝas diversaj, interesaj vinstiloj. Ekkonatiĝu kun la diversaj vinregionoj kaj gustumu belan vinelekton dum ĉi-prezentado.

Atentu, pro praktikaj kialoj nur 14 partoprenantoj povas gustumi. Pliaj partoprenantoj jes povas sekvi la sesion. Ĉi-sesio prezentas Hungarion kiel vinlando kaj do ne havas komercan flankon. Ne eblas aĉeti vinon.
La prelego okazos en la nederlanda (sed tio ne ĝenas la gustumadon en Esperanto...)
>> reen

Hungara biergustumado
Hongaarse bierproeverij

Ĉiu scias ke Belgio estas fama bierlando. Malmultaj scias ke ankaŭ Hungario nuntempe kreas ne nur pilsenajn bierojn. Marc Vanden Bempt, filo de bierfarista vicdirektoro, prezentos kelkajn el la specialaj specojn rekte importitaj el la hungara sör-lando.

Vi povos (imagu: eĉ senpage) gustumi tri de vi elektitajn. Same bieremuloj kiel kiu ne kutimas trinki bieron trovos specon kiuj plaĉas.

Kaj se vere vi volas ne gustumi, ankaŭ tiam vi ĝuos la agrablan prezenton. Ĝi ne estos seka prezento, laŭ ambaŭ signifoj de tiu vorto "seka", sed inundos je spritaĵoj kaj ŝercoj. La bonan bieron ni kunportas, la bonan etoson vi kreos.

Egészségedre! Je via sano! Gezondheid!
>> reen

Egy tipikus magyar étel elkészítése
Een typisch Hongaars gerecht klaarmaken

Preparado de tipe hungara manĝo

Zsuzsanna Kállay-Picard foriris el sia naskiĝurbo Budapest al Loveno por studi Anglan Lingvon kaj Literaturon ĉe la KU Leuven. Ĉi tie ŝi, apud kun la lingvoj kaj kulturo, ankaŭ konatiĝis kun sia posta edzo, belgo. Post ŝia majstriĝo ŝi decidis sekvi kurson pri angla-franca-instruado por instrui en ĉi tiu bela lando. Ŝi nun jam loĝas 12 jarojn en Belgio kaj instruas la anglan por plenkreskuloj kaj en supera edukado. En 2021 ŝi havis okazon dum jaro ankaŭ instrui la hungaran, sian gepatran lingvon; ĝojiga sperto por ŝi. Ŝia pasio pri lingvo ne nur ĉeestas en la laboro, sed ankaŭ en ŝia familia vivo, ĉar ŝi edukas nuntempe du infanojn en hungara-franca-nederlandslingva familio.
Kvankam Belgio iĝis ŝia dua hejmlando, foje mankas al ŝi la tipe hungaraj pladoj, kiujn ŝi volonte kuiras. En ĉi tiu laborsesio ni konatiĝas kun körözött, tre facila kaj bongusta fromaĝspeco kun papriko kiu uzeblas same por buterpano kiel por ŝipsosaŭco.
>> reen

Introductie tot het Hongaars voor Nederlandstaligen
Enkonduko en la hungaran lingvon por nederlandlingvanoj

Hedwig Gerits (Lokeren, 1978) studis en 1996-1997 kadre de interŝanĝa projekto en Kaposvár, Hungario. En 2001 ŝi licenciiĝis pri Orienteŭropaj lingvoj kaj kulturoj, opcio pri Orienteŭropscienco kun disertacio pri la hungara malplimulto en Slovakio. Poste ŝi studis la hungaran ĉe la universitatoj de Varsovio kaj Budapeŝto (Károli Gáspár Református Egyetem). En Budapeŝto ŝi ricevis ateston pri la hungara kiel fremdlingvo. Ĉiujare ŝi perfektiĝis pri la hungara ĉe la someraj universitatoj de Budapesto, Debrecen kaj Pécs.

Ekde septembro 2011 ŝi estas instruistino ĉe la Centro pri Vivantaj Lingvoj en Loveno kaj ekde septembro 2014 ankaŭ en la CVO Pro en Alsto.

Ŝi kunorganizas HungaroMania'n, sed tiun tagon ankaŭ prezentos prelegon en kiu la partoprenantoj povos konatiĝi kun tiu ĉi fascina lingvo.
>> reen

Fietsen en wandelen in Hongarije
Bicikli kaj promeni en Hungario

Pieter Biezenaar (Nederlando) kune kun partnero Angelie Witjes la lastajn jarojn publikigis aron da enhavplenaj rakontoj en Most Magyarul! Hongarije Magazine pri biciklado en Hungario: Fietsen langs de Donau, Fietsen langs de Dráva, Fietsen langs de grenzen kaj Fietsen over de poesta. Kun iliaj inspiraj rakontoj ili montras kiel agrable povas esti malmultpostule bicikli kaj promeni tra la hungara ebenaĵo kaj kiel ĝuste la kontakto kun la gastama loka popolo igas tian biciklovojaĝon tiom valora. Ankaŭ ili multsukcese prelegis dufoje en la Biciklo- kaj Promenborso 2017, en Hongarije Plaza 2018 kaj antaŭ nelonge denove en Hongarije Plaza 1923. La lastajn jarojn ili ankaŭ iom pli ofte lasis la biciklon en la kampadejo kaj promene ekesploris la regionon.

Nun Pieter akompanas la Eldonejon Hongarije Magazine al Hungaromania kaj ankaŭ ĉe ni li prelegos. En lia prezento Gewoon Hongarije ("Simple Hungario") li montros kelkajn kvietajn, silentajn, unikajn, sed 'normalaj' lokoj en Hungario, kie ili dumvojaĝe spertis diversajn aventuretojn kaj kontaktiĝis kun diversaj simplaj hungaroj.
>> reen

Oficiala malfermo

Bonvenigo fare de la organizantoj (HU/NL/EO)

Nome de la organiza komitato la ĉeforganizanto Hedwig Gerits (reprezentanto de la hungaraj instruistoj), Simon Raport (hungaraj kursistoj) kaj Marc Vanden Bempt (Esperanto 3000) kore bonvenigas ĉiujn en la festsalono (HU/NL/EO):

  • Bonvenigo fare de la organizantoj
  • Alparolado fare de nia honora gasto ambasadoro Dr. Tamás Iván Kovács
  • Dankvorto al niaj gekunlaborantoj

HungaroMania estas festo kaj ni esperas ke ĉiu trovos sian vojon al tiu ĉi festo!
>> reen

Pliaj detaloj: Hungara muziko kaj dancado

EraCK: Muziko de 1980 ĝis hodiaŭ

Era CK naskiĝis en Hungario kiel Erika Szekely. Ŝi estas kantistino-kantverkistino kiu kiel unu-virina grupo ludas konatan muzikon en restoracioj, trinkejoj, festoj kaj eventoj. Ŝi ekis 10-jara en la ĥoro de la bazlernejo, poste sekvis piano- kaj perkutado-lecionojn, kantis en rokgrupoj, elprovis diversajn stilojn kaj konsciiĝis ke ŝi ŝatas multajn stilojn. Ŝi ankaŭ komponas propran muzikon (Youtube/Spotify Era CK).

Ŝi kredas ke muziko sanigas kaj ŝia celo estas daŭre krei kaj pere de ŝia muziko forgesigi al homoj iliajn ĉiutagajn zorgojn.
>> reen

Viola: Hungaraj popoldancado kaj -vestaĵoj

La Viola Dancensemblo estis formita en septembro 2019 kiel plenkreskula grupo da artoŝatantoj. Aldone al instruado de popoldancado ni nia kultura vokado laŭ nia sento estas la flegado kaj disvastigado de la hungaraj popola kultura heredaĵo kaj popoltradicioj en Belgio kaj en la regiono, same kiel la kunigado en komunumon de la pli seriozaj interesiĝantoj pri la hungaraj popolaj tradicioj.

Apud la lernado de po unu danco kaj alproprigado de la dancpaŝoj gvide de Máté Bori kaj Robinek Feri, ni provas plejeble multajn interesaĵojn kaj informojn kolekti pri la folkloro kaj historio de la regiono kaj ankaŭ ekkoni la rilatajn popolvestaĵojn, popolmuzikon, popolkantojn kaj rimetojn.

Niajn programojn, folklorrilatajn eventojn aŭ laŭ ni interesajn informojn eblas trovi en niaj Facebook- és Instagram-paĝoj. La informoj estas plurlingvaj, tiel ke ankaŭ nehungarlingvanoj sentas sin membroj de nia komunumo.

En HungaroMania ni posttagmeze volonte atendas ĉiuj interesiĝanton, por kapti gusteton de la hungaraj popoldancoj kaj popolvestaĵoj.
>> reen

Pliaj detaloj: tutttagaj programeroj, vespermanĝo

Regisztráció - Onthaal - Akcepto

Alveninte sekvu la vojmontrilojn al la Akceptejo.

Tie vi ricevos vian programlibreton.
Tie ankaŭ eblos aĉeti trinkkuponojn por nia trinkbudo.

Ĉu vi ne antaŭaliĝis aŭ ne jam pagis? Tio eblos ankoraŭ surloke ĉe alveno.
Konsilindas antaŭaliĝi per la kontaktformularo en nia hejmpaĝo (sub 'Kontaktu nin') kaj antaŭpagi vian kotizon. Nur tiam vi certas pri partopreno en HungaroMania kaj vi pagos malpli.

Surloke pagu prefere per bankkarto.
>> reen

Merkato

En HungaroMania ni organizos etosplenan merkaton. Pluraj eksponistoj ĉeestos. Vi tie trovos plurajn aĵojn kiel hungarajn manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, sed ankaŭ vitrajn juvelojn, silkajn ŝalojn, librojn kaj revuojn en kaj pri la hungara kaj Hungario, romanojn en la nederlanda, Esperanto kaj aliaj lingvoj kaj aliajn. Certe ĉirkaŭrigardu ĉar, kiu scias, eble vi fine trovos ĉi tie tiun unu varon kiun vi jam delonge serĉadis!

Ĉu vi mem interesiĝas pri propra stando en ĉi merkato? Tiam tuj rigardu la informojn en la ĉi-tiea sponsorfolio.
>> reen

Ekzpozicio

La tutan tagon viziteblas ekspozicio.

Per ĝi vi ekscios diversajn interesaĵojn pri Hungario kaj la hungara lingvo, kun aldone kelkaj poemoj de Sándor Petőfi.
Ankaŭ informoj pri la internacia lingvo Esperanto troviĝas tie.
>> reen

Trink- kaj manĝetobudo

En HungaroMania la tutan tagon vi trovos manĝetojn kaj trinkaĵojn je honesta prezo. En nia budo vendiĝas diversajn freŝajn kaj varmaj trinkaĵon, sed ankaŭ bongustaj hungaraj vinoj, tipe hungara biero aŭ hungara fruktsuko. Ankaŭ la stomako plenigeblas en HungaroMania. Ni vendas bongustajn hungare surmetitajn bulkojn kaj hungarajn dolĉaĵojn.

En la budo ne eblas pagi per kontanta mono. Trink- kaj manĝkuponoj haveblas en la akceptejo. Eblas tie pagi per kontanta mono aŭ (prefere) maestro-karto.
>> reen

Por la infanoj

La tutan tagon ni planas activecojn ankaŭ por ili.

Ni jam menciis la kuirgrupon, la desegnogrupon por la gereĝoj inter ili kaj la grupon kun infankantoj.
Krome ili la tutan tagon povos restadi en la ludangulo, kie ni antaŭvidas diversajn kreivajn okupojn.
Por la tutnovaj kaj baldaŭaj gepatroj ni havos bebokusenon kaj ejon por mamnutrado.

Viaj infanoj evidente jes ĉiam restos sub via respondeco.
>> reen

Vespermanĝo: gulaŝo

En la 3a eldono de HungaroMania ni denove agrable surprizos vin. Venu ĝui bongustegan hungaran gulaŝon, preparitan laŭ aŭtentika recepto. La ingrediencoj jam nun revigas pri la hungara stepo kaj la varma hungara gastamo. Nia HungaroMania-restoracio estas granda kaj agrabla.

Vegetara variaĵo eblas se indikita ĉe aliĝo. Por aliaj manĝopostuloj (senglutena aŭ aliaj) nenio antaŭvidiĝas, tiakaze vi mem aranĝu la propran manĝon.

Por la "malgranda malsato" ni prezentas niajn hungarajn bulketojn. Kiu povos rezisti tion? Nenio. Do bonan apetiton! Jó étvágyat mindenkínek!
>> reen