Kio

HungaroMania 2018 estis plena sukceso. Entute 400 homoj povis partopreni la eventon.

HungaroMania 2020 (tria eldono) okazos en dimanĉo la 22-an de marto 2020 en Loveno, la ĉefurbo de Flandra Brabanto. En tiu tago la hungaraj lingvo, kulturo kaj lando estos la centraj temoj.

Samtempe tio estas (kvankam iom post la lasta semajno de februaro) la tutlanda Festo okaze de la Semajno de Internacia Amikeco. Ni invitas ĉiujn belgajn kaj alilandajn Esperanto-parolantojn.

La programo pro tio plene estas en la hungara kaj la nederlanda, kun aldone specifa programtrako en Esperanto.

Sekvu HungaroMania'n ankaŭ en Fejsbuko.

Vi jam povos sciigi vian interesiĝon pri HungaroMania 2020. Ni tiukaze informos vin. Ċi tie baldaŭ eblos ankaŭ aliĝi.

Kontaktu nin!

 ricevi aktualajn informojn
 ricevi sciigon pri HungaroMania 2020
 proponi programeron por HungaroMania 2020
 subteni ĉi tiun eventon (sponsoro, donaco)
 ion alian proponi  *  la hungaran
 la nederlandan
 Esperanton

Dokumentoj

Jen vi povas elŝuti kelkajn dokumentojn por propra uzado (nun ankoraŭ 2018).

  • Flugfolio: esperanta flugfolio por disdoni al interesitoj (A5).
  • Afiŝo: nederlandlingva afiŝo (minimume A3) por pendigado.
  • Sponsorfolio: nederlandlingva informfolio por eblaj sponsoroj (A4).
  • Subtenantofolio: nederlandlingva informfolio por eblaj subtenantoj (A4).

Kiuj

HungaroMania estas organizata de kerngrupo konsistanta el Csonta István, Hedwig Gerits kaj Siegfried Mertens. Ili reprezentas respektive la Collegium Hungaricum, la instruistojn kaj la studentojn de la hungara lingvo. Kompletigas ĝin Marc Vanden Bempt, kiu reprezentas Esperanto 3000 vzw Leuven.

Tiun ĉi kerngrupon asistas aro da respondeculoj, en februaro helpataj de tre multaj lokaj kunlaborantoj.

Kune ili formas la laborgrupon "HungaroMania", ene de la aspc-kupolo de Esperanto 3000 vzw Leuven. Kun la kunlaboro de la urbo Loveno.